Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 325 (2012-08-04)
[esperantic.org] Nova ESF-filio mastrumos la retejon Lernu kaj aliajn retajn projektojn

ESF fondas plen-proprietan filion por mastrumi la daŭran disvolvadon de projektoj kiel http://lernu.net, la bone konata multlingva retejo por lerni Esperanton.

En Montrealo, Kanado, dum sia jara strategia sesio, la ESF-estraro nomumis Erin Piateski kiel fondan ĝeneralan direktoron de la nova kompanio, kiu estos registrita en Vaŝingtono, Usono, sub la nomo ESF-enrete.

“Nia celo estas igi la diversajn retprojektojn finance memstaraj, kaj samtempe certigi ke tiuj projektoj ne ekdominos la tutan prioritataron de la Fondaĵo,” diris ESF-prezidanto Mark Fettes. “La evoluo de Lernu ege kuraĝigas nin, kaj ni daŭre konstruos sur ĝia sukceso. Dum la pasintaj kelkaj jaroj Erin grave rolas en la strategia planado de niaj retprojektoj, kaj ni ĝojas bonvenigi ŝin en ĉi tiun novan rolon.” Legu pli: http://esperantic.org/eo/komunikado/novaĵoj?n=86

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026